Kornélia Hollósy
HOLLÓSY Kornélia (hollo:ŝi) estis hungara operkantistino (koloratusoprano) naskita en Gertenyes la 13-an de aprilo 1827 kaj mortinta en Dombegyház la 10-an de februaro 1890. Ŝi estis nomata najtingalo de hungaroj. Ŝia edzo estis József Lonovics (departementestro).
Kornélia Hollósy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Korbuly Kornélia |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1827 en Gherteniș |
Morto | 10-an de februaro 1890 (62-jaraĝa) en Dombegyház |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Géza Hollósy |
Edz(in)o | József Lonovics (departementestro) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Kariero
redaktiKornélia Hollósy studis en Temesvár, Vieno (M. Salvi) kaj Milano (Fr. Lamperti). Ŝi debutis en 1845 en Korfuo, poste ludis en Torino, en 1846 en Bukareŝto. En jaroj 1846–49 kaj de 1854 ĝis 1862 ŝi estis anino de la tiutempa Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1850 ŝi elpaŝis en Vieno, en 1852 en Varsovio. Poste ŝi gastrolis en hungaraj urboj, en jaroj 1862–63 en Bukareŝto. Ŝia lasta publika elpaŝo estis en 1865. Multe de kanzonoj hungaraj iĝis popularaj per ŝia interpretado. Ŝi edziniĝis en 1852 kaj naskis du filojn post 2 jaroj.
Roloj
redakti- Italaj kaj hungaraj operroloj (Erkel, Császár, Doppler ktp.).
- Melinda en Bánk bán de Erkel, premiero, (1861).