Ferenc Erdei

hungara sociologo, verkisto kaj politikisto

Ferenc Erdei, hungare Erdei Ferenc estis hungara sociologo, verkisto kaj politikisto.

Ferenc Erdei
Erdei Ferenc.JPG
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1910 (1910-12-24)
en Makó
Morto 11-an de majo 1971 (1971-05-11) (60-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Familio
Frat(in)o Sándor Erdei
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
Information icon.svg
vdr
Ferenc Erdei (la tria en blanka vesto) en 1940
Reliefo pri Ferenc Erdei

Ferenc Erdei naskiĝis la 24-an de decembro 1910 en Makó. Li mortis la 11-an de majo 1971 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ferenc Erdei frekventis universitaton en Szeged, kie li amikiĝis kun István Bibó. En 1939 li estis unu el la fondintoj de partio por kamparanoj, sed tiutempe li ankaŭ verkadis pri sorto de la kamparanoj. Ekde 1945 li estis ministro kaj longe strebis por la kolĥozoj. Li estis parlamentano inter 1945–1971. Ekde 1957 li estris Sciencan Akademion. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1962, en 1964 ankaŭ alian premion.

Verkaro (selekto)Redakti

  • diversaj sociologiaj libroj, ekzemple A makói tanyarendszer 1933; Parasztok (Kamparanoj) 1938; Magyar város 1939; Magyar falu (Hungara vilaĝo) 1940
  • sociologiaj-politikaj libroj, ekzemple A szövetkezeti úton (Laŭ vojo de kolĥozo) 1956; Város és vidéke (Urbo kaj sia regiono) 1971
  • postmortaj libroj, ekzemple Erdei Ferenc válogatott írásai és beszédei (Elektitaj eseoj kaj paroladoj de Ferenc Erdei) 1973; Politikai írások (Politikaĵoj) 2004

FontojRedakti

 
Reliefo pri Ferenc Erdei en Makó