Preĝejo Sankta Ladislao (Makó)

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Makó. Tiu preĝejo servas ankaŭ al Maroslele.

preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo Sankta Ladislao en Makó
preĝejo Sankta Ladislao en Makó
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Makó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Dato de konsekro 1913
Statuso paroĥa preĝejo (ekde 1933)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1912–1913
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde 1256 jam preĝejo estis tie, kiu dum la turka dominado neniiĝis. En 1874 lerneja kapelo konstruiĝis. La nuna preĝejo pretiĝis en 1913. En 1934 paroĥo konstruiĝis. En 1944 fulmo parte detruis la preĝejon, sed ĝi tuj renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas turon kaj po 1 flankajn turetojn. Inter la turo kaj ĉefenirejo granda ronda fenestro situas. La navo formas krucon. Interne skulptaĵoj pri Sankta Antonio el Padovo, Sankta Tereza, Sankta Francisko el Asizo kaj Dipatrino estas videblaj.

Kermeso okazas en la 27-an de junio.

Fontoj redakti

 
Fasado de la preĝejo