Sankta Francisko el Asizo
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sankta Francisko de Salezo. |
Sankta Francisko el Asizo (aŭ de Assisi) (26-a de septembro 1181 – 3-a de oktobro 1226) estas unu el la plej famaj kristanaj sanktuloj kaj la fondinto de la religia ordeno franciskanoj, unu el la ĉefaj ordenoj de katolikismo. Sanfrancisko, la usona urbo en Kalifornio, estis tiel nomita honore al li. Li mortis la 3-an de oktobro 1226, kaj estis oficiale agnoskita kiel sanktulo de la Eklezio post nur du jaroj (kutime la proceso daŭras jarcentojn). La festotago de Sankta Francisko estas la 4-a de oktobro. Kardinalo Jorge Mario Bergoglio, elektita papo en 2013, estas la unua papo kun pontifika nomo Francisko. Li estis proklamita ĉefa patrono de Italio, kune kun sankta Katerina el Sieno, la 18-an de junio 1939 de papo Pio la 12-a. Inter la popolo li estas konata kiel “la malriĉulo el Asizo”. Lian tombon vizitas ĉiujare centoj da pilgrimantoj. Lia urbo iĝis simbolo de paco, ankaŭ ĉar ĝi gastigis kvar grandajn kunvenojn inter la reprezentantoj de la plej gravaj religioj de la mondo, kiujn invitis papo Johano Paŭlo la 2-a en 1986 kaj en 2002, Papo Benedikto la 16-a en 2011 kaj papo Francisko en 2016. Sankta Francisko el Asizo estas unu el la sanktuloj plej popularaj kaj plej respektataj en la tuta mondo. Li havas gravan rolon ankaŭ en la historio de la mezepoka itala literaturo pro sia poemo La kantiko de la kreitaĵoj. En Esperanton ĝin tradukis K. Kalocsay. Honore al sankta Francisko spektaklo pri lia vivo "Francesco" estis ludita en Esperanto dum la IJK 1997 en Asizo.
Sankta | ||
Sankta Francisko el Asizo | ||
---|---|---|
Custos of the Holy Land | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Giovanni di Pietro di Bernardone | |
Naskiĝo | 26-a de septembro 1181 en Asizo | |
Morto | 3-an de oktobro 1226 en Portiuncula | |
Tombo | Baziliko Sankta Francisko el Asizo [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Etno | Italoj [#] | |
Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Parencoj | Klara el Asizo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | franciskana frato • poeto • verkisto • romkatolika diakono [#] | |
Sanktulo, ordenfondinto | ||
Festotago | 4-a de oktobro | |
Atributoj | froko, stigmatoj, kranio de mortinto, lupo, birdoj | |
Patroneco | bestoj, ekologio | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
BibliografioRedakti
- Chiara Frugoni, Francesco e le terre dei non cristiani, Edizioni Biblioteca Francescana, 2012, EAN 9788879621915
Biografio de Sankta Francisko en EsperantoRedakti
MemoroRedakti
Ĉe enirejo de la Minoritana preĝejo en Vieno (Aŭstrio) staras statuo de Sankta Francisko el Asizo, predikanta al ĉiaspecaj bestoj, kiuj aŭskulteme premiĝis al li[1].
Nomoj en diversaj lingvojRedakti
- nederlande Franciscus van Assisi
- germane Franz von Assisi
- itale Francesco di Assisi
- hispane Francisco de Asís
- france François d'Assise
- hungare Assisi Szent Ferenc
- norvege Frans av Assisi
- dane Frans af Assisi
- rumane Francisc de Assisi
- pole Franciszek z Asyżu
- ĉeĥe František z Assisi
- angle Francis of Assisi
- portugale Francisco de Assis
Vidu ankaŭRedakti
Sankta Francisko kun sia kvar mirakloj
Sankta Francisko adoranta la krucifikson
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-17)Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.