Stigmato

apero de vundoj similaj al tiuj de la krucumo de Jesuo

Stigmato - neforigebla marko lasita de vundo, ofte sanganta, sur haŭto de manoj kaj piedoj kaj flanko, (el la greka stigma = marko), reeĥanta la vundojn kiuj, laŭ la evangeliaj rakontoj, oni kaŭzis en Jesuo Kristo dum lia pasiono.

Stigmatoj de Kristo.

Rimarkebla indiko pri stigmatoj elstaras en la Evangelio de Johano (Joh 20,24) kiam li diras al Tomaso, kiu jam rifuzis kredi ke li resurektis kaj aperis al la apostoloj: Metu tie ĉi vian fingron kaj rigardu miajn manojn, etendu vian manon, kaj ĝin metu en mian flankon. Ankaŭ apokrifaj evangelioj foje aludas al tiuj signoj kiel en la evangelio de Petro. Se en la kristana kulturo, skriba kaj liturgia, tre frue aperis la reeĥo al la stigmatoj, pentre ili signaliĝas ne antaŭ la 6-a jarcento kiel en la baziliko de Sankta Sabina en Romo, kie la tri kondamnitoj estas prezentataj kun la najloj stigmatizantaj la manojn, ne pendantaj tamen, sed kun la piedoj terapogitaj.

La sama vorto estis uzata de Paŭlo el Tarso en Gal 6,17: Mi portas la stigmatojn (greke stigmata) de Sinjoro Jesuo en mia korpo, eble laŭ metafora senco indikante la suferojn de la persekutoj kaj la ricevitajn batojn kiuj eble lasis signojn en lia korpo.

Sed la vorto havus nur filologian altiron se la historio kaj kronikoj ne konus personojn vunditajn samloke kaj sammaniere kvazaŭ identiĝantaj al la modelo: stigmatizitaj, do, sen konstateblaj fizikaj kaŭzoj. Kaj la fenomeno konstatas jam tra ok jarcentoj, de kiam unue en Francisko el Asizo (1224) ties kunfratoj rimarkis la karakterizajn signojn.

Esplorado redakti

Ĉu naturaj signoj aŭ supernaturaj? La eksplikoj de la fenomeno generis, eĉ inter la kristanoj, akrajn debatojn inter tiuj kiuj vidas konatajn aŭ nekonatajn patologiojn kaj tiuj kiuj emas vidi supernaturaĵojn, do inter superstiĉo kaj adorado. La katolika eklezio mem, same kiel en la kazo de la Torina Mortotuko, neniam klare difinis la naturon de la stigmatizado, sin limigante esplori, eĉ science, unuope sur uloj ĝin portantaj. Eĉ la kanonizado de la stigmatizito ne estas klara kaj eksplicita deklaro pri la supernatura origino de la fenomeno: kanonizado estas prefere deklaro pri manko de subjektiva malhonesteco. Kazoj de evidentigitaj mistifikoj ĉi tie ne interesas. Laŭ komuna eklezia doktrino, sciencisto (katolika aŭ nekatolika) povas konstati kaj trovi naturajn eksplikojn pri la fenomeno: ekzemple, la forta religia enmergiĝo en la medito pri la pasiono de Jesuo (kio tamen, ne ĉiam okazas) povus favori somatizojn de la imagitaj vundoj; povas ankaŭ konstati nenion patologian en psikismo sana kaj realista kaj ekvilibra; sed eĉ en tiu kazo scienco kaj sciencisto ne rajtas kredi konstati supernaturajn eventojn ĉar tiuj ĉi estas koneblaj per aliaj principoj kaj sci-fontoj.

La kazoj plej rimarkindaj inter plurcentoj da tiaj. Hodiaŭ tiaj korpaj surfacaĵoj estas ekzamenataj, eĉ de kompetentuloj flanke de la Romkatolika Eklezio, kaj por certiĝi pri la religia sinteno kaj por provi malkovri eventulajn psikajn meĥanismojn kiuj povus generi la fenomenon. La Katolika Eklezio estas aparte interesita ĉar la stigmata fenomeno kreiĝas, laŭ komuna opinio, nur inter ĝiaj fideluloj.

Patro Pio La Katolika Eklezio ĵus sanktodeklaris Patron Pion el Pieltrelcina, do ekskludante en li subjektivan trompon kaj inklinigante konsideri supernaturajn liajn stigmatojn, kiuj daŭris en lia korpo laŭ plurdekoj da jaroj. Sed ne ĉiuj konsentis antaŭe kaj poste kun tiu pozicio. Fakte, se citi ekzemplon, itala historiverkisto Sergio Luzzatto en ĵusa libra publikaĵo (Padre Pio. Miracoli e politica nell'Italia del Novecento (2007) kredis trovi, rilate la stigmatojn de Patro Pio, atestojn pri akiro kaj uzado de acido el familio de fenoloj, kiun li interpretis kiel ilo por “helpi” kaj pli daŭrigi la efikon “vundan” de la stigmataj signoj. Sed al tiu suspekto de S. Luzzatto oni kontraŭrimarkigis ke vere Patro Pio laŭkelke da tempo uzis tian acidon sed kiel kuracilan helpon avantaĝe de siaj novicoj, pri kies edukiĝo li estis ŝarĝita laŭ kelkaj jaroj (Tiun uzon li lernis kiel adepto al sanitara servo dum la unua monda milito); sed la homo estis, pro suspekto kaj pro la tro evidenta ekstraordinareco de la fenomeno, kontrolita kaj pedante observita kaj longatempe senigita de ĉio... sed la stigmatoj restis en siaj lokoj ĉiam laŭ plurjadekoj. La historiisto memorigas ankaŭ la takson, pri tiu stigmatizito, de fransciskano Aŭgusteno Gemelli, jam kreinto de la Katolika Universitato de Milano, kaj multe estimata ĉe la supera ekleziaj aŭtoritatoj pro lia profesio kiel psikologo kaj eseoj pri la mistikaj fenomenoj. A. Gemelli estis invitita de tiuj aŭtoritatuloj kontakte esplori pri la fenomenoj en Patro Pio, kaj fine tiel taksis la homon “psikopata, memdanĝera kaj trompema". Pri la tuta afero, tamen, oni notas ke A. Gemelli alproksimiĝis, jes, al Patro Pio printempe 1923, sed tiu ĉi, obeante al la ordonoj de siaj superuloj absolute malpermesantaj ke li montru al iu ajn la stigmatajn signojn, rifuzis kaj pretendis ke A. Gemelli alpaŝu laŭ ĥierarkia vojo kiun Gemelli ne observis pro manko de enŝarĝanta skribo. Do, Gemelli neniel ekzamenis kaj ne plu renkontis Patron Pion, kaj formulis juĝon tro rapide kaj fontigis konvinkon, ke la rifuzo de la fratulo estis pruvo de lia trompemo. Vidu Controstoria di padre Pio (M. Guarino - 2002). Lia “ekzameno”, sena je valoro el si mem, estis krome senigita je tio pro aliaj ekzamenoj fare de aliaj diagnostikuloj kaj super ĉio de la longa kaj detalega kanona proceso.

Alia fama stigmatito estas Tereza Neumann, germana kamparanino normale religiema, kiu jam dudeksesjariĝanta vidis aperi en siaj manoj la signojn de la pasiono de Jesuo. Ek de 1926 ĉiun ĵaŭdon ĝis la dekkvina de la sekva vendredo, tiu juna kamparanino konstatis melfermiĝon de tiuj misteraj vundoj kiuj poste tute fermiĝis, kaj tio daŭris ĝis la tago de ŝia morto. La afero impresis multe, precipe pro la nekredebla kvanto da sango elfluanta el la vundoj. Evento eĉ pli impresa estis tiu de la sinnutrado ĉar dum 36 jaroj ŝi sin vivtenis, krom per la eŭkaristia korpo, nur per iom da vino kaj pano, kvankam la pena kampara laboro kaj doma kaj eksterdoma mastrumado. Tereza estis kontrolita kaj observita kaj ekzamenita milmaniere, aparte de religiaj aŭtoritatuloj, kaj oni konstatis nur ŝian simplan devotecon kaj nefieron pro ŝiaj stigmatoj.

Stigmatoj kaj la Katolika Eklezio redakti

Kia la juĝo de la Katolika Eklezio pri tiuj vundoj sur la korpo? La stigmatoj kaj aliaj similaj vundoj en la korpo de reliegiema homo, se ekskludi trompon kaj ĉiuspecajn misinformojn, povas esti efekto natura kaj efekto supranara. El si mem, ili ne povas esti signo de sankteco kiu dedukteblas el alio. Nur kunlige kun aliaj kriterioj, la stigmatoj povas esti juĝataj supernature originitaj. Vidu “Rossana Brichetti Messori, Il Timone, n. 121, pag. 56, Marto 2013."

Kelkaj konataj stigmatitoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti