Katarina de Sieno

Sankta Katarina de Sieno (naskiĝis la 25-an de marto 1347 en Sieno, mortis la 29-an de aprilo 1380 en Romo) estis triaordena dominikanino, kaj skolastika filozofo kaj teologo. Ankaŭ konata kiel Katerina el Sieno, ŝi multe laboris por revenigi la papon Gregorio la 11-a el Francio kie li troviĝis al Romo, la tradicia papejo, kaj en la establado de la paco inter la urboj-ŝtatoj en nuna Italio. Katarina de Sieno estis proklamita Doktoro de la Eklezio de la papo Paŭlo la 6-a en 1970. Ŝi estas unu el la du sanktaj patronoj de Italio, kune kun Francisko el Asizo, kaj unu el la ses patronoj de Eŭropo.
Sankta | ||
Katarina de Sieno | ||
---|---|---|
ambasadoro | ||
![]() Bildo pri Katarina de Sieno, 14
| ||
Persona informo | ||
Caterina da Siena | ||
Naskonomo | Caterina Benincasa | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1347 en Sieno | |
Morto | 29-an de aprilo 1380 (33-jara) en Romo, ![]() | |
Mortis pro | apopleksio [#] | |
Tombo | Santa Maria sopra Minerva [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Lingvoj | itala [#] | |
Loĝloko | Sieno [#] | |
Profesio | ||
Okupo | romkatolika monaĥino • politikisto • filozofo • diplomato • memuaristo • verkisto [#] | |
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio | ||
Festotago | 29-a de aprilo | |
Atributoj | dominikana froko, lilio, libro, krucifikso, stigmatoj | |
Patroneco | Italio, Eŭropo, flegistoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

Sankta Katarina de Sieno, de Polidoro da Caravaggio kaj Maturino da Firenze, en San Silvestro al Quirinale, Romo (ĉ. 1525).