Almozo (el la greka: ἐλεημοσύνη, „kompato“ tra la germana Almosen eble kun influo de la pola Jałmużna) estas donaco al malriĉulo, plej ofte en formo de mononutraĵo. Ĝi estas donata pro kompato, sen atendo ricevi kompense iun materialaĵon. Almozpetuloj, almozuloj, aŭ almozpetistoj estas homoj, kiuj vivtenas sin pere de almozo. Plej ofte ili petas monon, sed ankaŭ povas peti manĝaĵojn, vestaĵojn, domon aŭ provizoran tranoktejon ktp.

Almozodonado antaŭ la templo

Ritaj devigoj aŭ malpermesoj redakti

Laŭ kulturoreligio la donaco de almozo povas esti ligita al espero ricevi iun spiritan avantaĝon. En aliaj, ĝi estas malpersita:

  • En kristanismo oni atendas pekliberiĝon dank'al sincera kaj ne elmontra almozo.

En Mateo 6: "1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. 2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. 3 Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; 4 por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos."

  • Zakato estas la tria el la kvin pilieroj de Islamo. Ĝi rolas kiel religia imposto kaj samtempe piaĵo ĉar ĝi utilas por malriĉaj samreligianoj.

Korano II, 110: "Kaj levu la preĝon kaj donu almozojn; la bonon, kiun vi faras, vi retrovos ĉe Alaho. Vere Alaho vidas, kion vi faras."

  • En judismo, Sadako (hebree צדקה [tsedaˈka] aŭ [sˤəðaːˈqaː]) estas rigardata kiel micvo aŭ religia devo, dum la sama vorto (arabe صدقة‎‎ [sˤɑdæqɐ]) por islamanoj rilatas al nedeviga sed memvola almozo.
  • En la Bahaa Kredo estas malpermesate almozopeti kaj almozodoni, ĉar por bahaanoj laboro estas devigo kaj adorago. Tiuj, kiuj ne povas mem labori, prizorgas la komunumo.

Kitáb-i-Aqdas 147: "Estas neleĝa almozpeti kaj doni al la almozpetanto. Oni ordonis al ĉiuj vivteni sin, kaj rilate al tiuj nekapablaj fari tion, koncernas al la Reprezentantoj de Dio kaj al la riĉuloj prizorgi iliajn bezonojn. [...]"