Graco estas kristana ideo: homo, pro origina peko estas nature pekema, bezonas la helpon de Dio por vivi morale kaj sankte. Tiun helpon aŭ potencon de Dio Sankta Paŭlo nomis graco. La ideo de graco apartigas kristanismon de judismo kaj greka filozofio. Dio donas gracon al ni kiel senmeritan donacon, ne kiel ŝuldon. Sed la sakramentoj, preĝado kaj koro malfermita al Dio, ĉiuj helpas nin ricevi pli da graco. La teologia motivo pro kiu necesas la dia graco por ricevi la donon de la partopreno en la dia vivo, kuŝas ĝute en la fakto ne kapablas atingi la transcenda Dion se li netransformas la homon finitan. Tia graco la teologio nomas Sanktiga Graco. Teologoj parolas ankaŭ pri helpanta graco, kiu helpas agdi laŭ la dia ordono kaj por konsenti praktike al lia senpaga kaj senfina amo.

Laŭ kristanismo, kredanto bezonas la helpan dian gracon por meriti la finan savon (metafore, iri al la ĉileo) post morto kaj eviti la perdon de la fina dia amikeco. Per la graco de Dio, ni estas savitaj.

Grava diferenco inter protestantismo kaj katolikismo estas, ke laŭ la protestanta teologio la homo ne povas meriti la sanktigan gracon dum katolikoj instruus ke la homo ĝin povas meriti per bonagado. Sed, post jarcentoj de teologiaj reciprokaj akuzoj, nun katolika kaj luterana eklezioj konsciiĝas, ke temas plie afero de lingvaĵo kaj ke efektive la du eklezioj konfesas la saman doktrinon.

Vidu ankaŭ redakti