Agoj de la Beata Francisko kaj de Liaj Kompanuloj

La Agoj de la Beata Francisko kaj de Liaj Kompanuloj (Actus Beati Francisci et Sociorum Eius) estas verko kompilita en la 14-a jarcento latinlingve, datade duba, aŭtorece necerta, kiu entenas serion da rakontoj pri la agoj kaj diroj de Francisko el Asizo kaj de aliaj fratuloj de la franciskana ordeno. Ĝi poste estis vulgarigita en popola itala lingvo en La Floretoj de S. Francisko.

La verko ĉiukaze antaŭas la Antikvan legendon de enhave franciskanan entenatan en diversaj manuskriptoj de la 14-a jarcento troveblaj en la bibliotekoj, ekzemple en Vatikana Biblioteko. En diversaj manuskriptoj laActus prezentiĝas intermetitaj kun la Legenda antiquissima (legendo plej antikva): temas pri la teksto pli antikva kaj fidela pri la vivo de la sanktulo, kun la rakontoj pri la eventoj de Bernardo, fratulo Maseo, fratulo Rufino, fratulo Silvestro, fratulo Konrado el Offida kaj Klara el Asizo, al kiuj aldoniĝas, en dua sekvenco, la diroj kaj la agoj de aliaj sanktuloj, kiel fratulo Egidio kaj fratulo Johano de la Verna.

La stilo de la Actus, el kiuj travidiĝas la boneco de la animo de la sanktulo, lia amsento al Dio kaj al ĉiuj kreitaĵoj, estas simpla kaj fluanta dum al latino utiligita estas tiu kuranta.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti