Distrikto Hunedoara
Hunedoara [hunedŭara] estas distrikto (rumane județ) en la okcidenta Rumanio, en Transilvanio. Ĝia ĉefurbo estas Deva.
Distrikto Hunedoara | |
---|---|
![]() | |
Ĉefurbo | Deva |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | HD |
Telefono | +40×54... |
Areo |
7.036 km² (9-a rango) |
Loĝantaro | 485.712 (19-a rango) |
Loĝdenso | 69/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaraj distriktoj estas: oriente distrikto Alba, sude distrikto Gorj, sud-okcidente distrikto Caraș-Severin, okcidente distriktoj Timiș kaj Arad.
En la jaro 2002 la distrikto havis 485 712 loĝantojn sur areo de 7 063 kvadrataj kilometroj. El tio rezultas loĝdenso de 69/km².
Urboj en distrikto Hunedoara Redakti
- Hunedoara (urbo) (ger. Eisenmarkt, hung. Vajdahunyad)
- Deva (ger. Diemrich, hung. Déva)
- Petroșani (hung. Petrozsény)
- Vulcan (hung. Zsilyvajdejvulkán)
- Lupeni (Hunedoara) (hung. Lupény)
- Petrila (hung. Petrilla)
- Orăștie (ger. Broos, hung. Szászváros)
- Brad (hung. Brád')
- Călan (hung. Pusztakalán)
- Simeria (hung. Piskitelep)
- Hațeg (hung. Hátszeg)
- Uricani (hung. Hobicaurikány)
- Geoagiu (hung. Algyógy)
- Aninoasa (hung. Aninószabányatelep)
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Konsilia retejo
- Administra retejo
- Distrikta konsilio (rumane, angle kaj france)
- Kasteloj en distrikto
- Adminstraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj