Hunedoara (urbo)
Hunedoara [hunedŭara] (hungare Vajdahunyad vajdahunjad, germane Eisenmarkt, Eisenstadt) estas urbo en Rumanio ĉe la orienta piedo de Rusca-montaro laŭ la rivereto Cerna, sude de Deva, en la samnoma distrikto. Sian nomon ĝi ricevis de Johano Hunyadi, al kies familio donacis ĝin Sigismondo la 1-a. Administre apartenas al ĝi Buituri, Răcăştia, Peştişu Mare, Teliucu Superior. Oni aligis al ĝi antaŭ 1945 Zlaşti.
Hunedoara · Vajdahunyad · Eisenmarkt | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rumanio | ||||
Regiono | Transsilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 331006–331167 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 50 457 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 520 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 46′ N, 22° 55′ O (mapo)45.76972222222222.920277777778Koordinatoj: 45° 46′ N, 22° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 278 m [+] | ||||
Areo | 97 km² (9 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hunedoara [+] | |||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 4 520 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 78 551 (rumanoj, 6,5% hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 50 457 loĝantoj sur areo de 97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 520 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas en 1265. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye. La fortikaĵo estas menciita unue en 1446. Ĝian konstruigon komencis Johano Hunyadi kaj finis lia filo Matiaso la 1-a. En 1482 li donacis kaj la urbon kaj la fortikaĵon al sia filo Johano Korvin.
Vidindaĵoj
redaktiFonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
redakti- Tibor Balázs (n. la 1-an de oktobro 1959): pentristo.
- Nicolae Bikfalvi (n. la 15-an de marto 1930): grafikisto.
- László Bogsch (n. la 28-an de septembro 1906 en Vajdahunyad, m. la 19-an de februaro 1986 en Budapeŝto): paleontologo, universita profesoro, kandidato de geologiaj sciencoj (1957).
- Károly Borbély (n. en 1976): politikisto, ministro pri trafiko kaj informatiko en la registaro de Rumanio.
- József Fekete (n. la 15-an de junio 1903 en Vajdahunyad, m. en 1979 en Oradea): skulptisto.
- János Kossalka (n. la 19-an de marto 1872 en Vajdahunyad – m. la 20-an de septembro 1944 en Hatvan): inĝeniero, teknikuniversitata profesoro.
- Ilona Kun Kriza (n. la 13-an de januaro 1953 en Turda): infanĝardenistino, komunumorganizantino, poetino.
- Béla Lantos (n. la 26-an de aprilo 1905 – m. la 16-an de marto 1967 en Târgu Mureş): aktoro.
- Angi Máté (n. en Hunedoara en 1971): verkistino.
- Nicolae Moldovan (n. la 20-an de julio 1962): komponisto, ĥorestro.
- Petru Suciu (n. la 17-an de septembro 1913 - ?): pentristo.
- Raoul Vajk (n. la 19-an de decembro 1896 – m. la 4-an de oktobro 1980 en Uniontown, Pensilvanio, Usono): geofizikisto.
- Gyula Winkler (n. la 14-an de marto 1964): inĝeniero pri elektroniko kaj telekomunikado, ekonomikisto, politikisto, ŝtatsekretario por la eksterkomercaj aferoj, ministro por komunikado kaj informatiko.