Transilvanio

regiono en nordokcidenta Rumanio
(Alidirektita el Transsilvanio)

Transilvanio ("lando trans la arbaro") (rumane Transilvania; hungare Erdély; germane Siebenbürgen) estas historia regiono en la okcidenta kaj centra parto de Rumanio precipe en Baseno de Transilvanio.

Transilvanio
Regiono
Blazono
historia regiono • historia lando • suverena ŝtato [+]

LandoRumanio

- koordinatoj46° 46′ 0″ N, 23° 35′ 0″ O (mapo)46.76666666666723.583333333333Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N, 23° 35′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoNegoiu Peak [+]
Areo100 293 km² (10 029 300 ha) [+]

HorzonoUTC+02:00 [+]

Transilvanio (Tero)
Transilvanio (Tero)
Mapo de Rumanio kun Transilvanio oranĝe

Transilvanio (Rumanio)
Transilvanio (Rumanio)
DEC

Map
Transilvanio
Vikimedia Komunejo:  Transylvania [+]
vdr

Geografio redakti

La teritorio konata hodiaŭ kiel Transilvanio konsistas el la historia Transilvanio, el partoj de regionoj Banato (hung. Bánát), Bihor (hung. Bihar), Satu Mare (hung. Szatmár) kaj el Maramureș (hung. Máramaros). Ĝi estas dividita en 16 distriktojn (rumanlingve: județ), kiuj kovras preskaŭ 103.600 km2 en la centra kaj nordokcidenta Rumanio kaj ampleksas pli ol duonon de la landmaso de Rumanio. La sudorienta parto de la historia Transilvanio nomiĝas rumane Ţinutul Secuiesc. La 16 distriktoj estas:

En la transilvania altebenaĵo, alta de 300 al 500 metroj, fluas la riveroj Mureş (rivero), Someş, Criş, Olt (rivero), kaj aliaj riverenfluaĵetoj de Danubo.
Cluj-Napoca (318.027) estas la plej granda urbo. Aliaj grandaj urboj estas Timișoara (317.651), Brașov (283.901), Oradea (206.527), Arad (172.824), Sibiu (155.045), Târgu Mureș (149.577), Baia Mare (137.976), Satu Mare (115.630).

Loĝantaro redakti

(historie)

Jaro Entute Rumanoj Hungaroj Germanoj
1850 1.823.222 57,2 % 26,8 % 10,5 %
1869 4.224,436 59 % 25 % 9,5 %
1880 4.032.851 57 % 26 % 9,0 %
1890 4.429.564 56 % 27,1 % 12,5 %
1900 4.840.722 55 % 29,5 % % 11,9 %
1910 5.262.495 53,7 % 31,6 % 10,7 %
1919 5.259.918 57,1 % 26,5 % 9,8 %
1920 5.208.345 57,3 % 25,5 % 10,6 %
1930 5.114.214 58,3 % 26,7 % 9,7 %
1941 5.548.363 55,9 % 29,5 % 9 %
1948 5.761.127 65,1 % 25,7 % 5,8 %
1956 6.232.312 65,5 % 25,9 % 6 %
1966 6.736.046 68 % 24,2 % 5,6 %
1977 7.500.229 69,4 % 22,6 % 4,6 %
1992 7.723.313 75,3 % 21 % 1,2 %

Pri germanoj vidu artikolon Transilvaniaj saksoj.

Ekonomio redakti

Transilvanio estas plena de mineralaj rimedoj, notinde lignito, fero, plumbo, mangano, oro, kupro, natura gaso, salo, marmoro kaj sulfuro. Estas grandaj industrioj por fero kaj ŝtalo, kemiaĵoj kaj teksaĵoj. Brutbredado, agrikulturo, vino-produktado kaj frukto-kultivado estas gravaj profesioj. Ligno estas alia valora rimedo.

Historio redakti

 
Transilvanio
Origina nomo latine Transsilvania, rumane ArdealTransilvania, hungare Erdély, germane SiebenbürgenTranssilvanien'
   15711867   

 

 

historia regiono • historia lando • suverena ŝtato
Geografio
 
Mapo de Rumanio kun Transilvanio flave
Ĉefurbo:
1571-1692 Gyulafehérvár
1692-1711 Nagyszeben
Loĝantaro
Nacia konsisto:
latina (en administrado, scienco kaj politiko); rumana, hungara, germana, rutena
Ŝtat-strukturo
ĉ.1110-1570 aŭtonoma vojevodio ene de Hungario

1570-1711 satelita ŝtato de Otomana imperio
1711-1765 princlando ene de Hungario, parto de Habsburga monarkio

1765-1867 rangaltigita al grandprinclando
Patrina lando:
Hungario, escepte de 1570-1711
Estiĝo:
Princlando kreita kiel oficiale sendependa, sed fakte satelita ŝtato de Otomana imperio
Pereo:
Aŭstra-hungara interkonsento; Transilvanio perdas sian aŭtonomion interne de Hungario
Antaŭaj ŝtatoj:
  Hungara reĝlando
Postsekvaj ŝtatoj:
  Hungara reĝlando
Historio
 
vdr

La germanoj nomas ĝin Siebenbürgen ("sep burgoj"). La hungara nomo estas Erdély ("trans la arbaro"). La disiĝon de Hungario proklamis la landkunveno de Transilvanio en 1566 en la urbo Cluj. Ĝia sendependeco ĉesis tute en 1699, kiam ĝi fariĝis unu el la provincoj de la Habsburga imperio. La reunuiĝo kun Hungario estis proklamita la 30-an de majo 1848 en la landkunveno en Cluj, sed tiu estis nuligita inter 1849 kaj 1867. De tiam fariĝis denove parto de la hungara reĝlando ene de la monarkio Aŭstrio-Hungario ĝis 1919, kiam fariĝis parto de Rumanio. Inter 1940 kaj 1944 Nord-Transilvanio kaj Sikullando denove apartenis al Hungario.

Kronologio historia de Transilvanio inter la jaroj 1000 kaj 1920

 
Historia blazono de Transilvanio (1659)
  • 1661. Plifortiĝas la influo de la turkoj en Transilvanio sekve de starigo de kandidato por reganto fare de la turkoj.
  • 1672. Apafi la 1-a koloniigas armenojn el Moldavio al (Dumbrăveni, Gheorgheni, Gherla).
  • 1681-1693 Apafi la 2-a. Leopoldo la 1-a ne fortigis lian elekton.
  • 1683. La Habsburgoj konkeras la regionojn submetigitajn de la turkoj.
  • 1688. Akceptado de la regado de Leopoldo la 1-a de Transilvanio.
  • 1690. Diploma Leopoldinum certigas la validon de la konstitucio de Transilvanio.
  • 1697. Estiĝo de eklezio grek-katolika.
  • 1699. La paco de Karlowitz, (en la serba lingvo Sremski Karlovci) plifortigas la regadon de la Habsburgoj super Hungario kaj Transilvanio.
  • 1703-1711. Kontraŭhabsburga ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a.
  • 1751. La administradon de Transilvanio transprenas la Transilvania Pordega Kancelario funkcianta en Vieno.
  • 1762-1770. Deklarigo de landlimgardaj regionoj en Transilvanio.
  • 1764. Venko de la aŭstraj trupoj super la ribelo de la sikuloj (Siculicidium).
  • 1765. Transilvanio fariĝas grandprinclando.
  • 1767. La reformo unua de Maria Tereza pri la rilatoj bienuloj-servutuloj (urbario].
  • 1784. Rumana kamparanribelo de Horia.
  • 1791. Suplex Libellus Valachorum (Libreto petega de valaĥoj) al imperiestro Leopoldo la 2-a.
  • 1804-1806 La estiĝo de la Aŭstra imperio.
  • 1848-1849. Revolucio en Transilvanio kaj ĝia provizora unuiĝo kun Hungario, ĉesigo de servutuleco.
  • 1867. Transilvanio fariĝas organika parto de Hungario sekve de Aŭstra-hungara interkonsento.
  • 1868. Prononciamentum de la rumana kunveno en Blaj; la hungara leĝo pri naciaj malplimultoj.
  • 1876. La hungara administracia reformo.
  • 1877. Komenco de nacia batalo sekve de la aperigo de ediktoj celintaj la hungariĝon.
  • 1892. Memorandum de rumanoj al la imperiestro.
  • 1914. Komenco de Unua mondmilito. Rumanio restas neŭtrala.
  • 1916. La invado de rumanaj trupoj en Transilvanion.
  • 1918. La disfalo de Aŭstrio-Hungario. Deklaracio de aliĝo de transilvaniaj rumanoj en Alba Iulia pri la unuiĝo kun la Rumana Reĝlando.
  • 1919. La rumanaj trupoj invadas Transilvanion, oni organizas la provizoran administracion. La packontrakto de Entento kun Rumanio, malplimultdefenda trakatato.
  • 1920. La pactraktato de Entento kun Hungario, la plena integriĝo de Transilvanio kaj pluraj orienthungariaj komitatoj en la Rumanan Reĝlandon.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Edouard Sayous, Histoire generale des Hongrois, Budapest/Paris 1900, pag.25

Literaturo redakti

  • Harald Roth: Kis Erdély-történet (Mică istorie a Transilvaniei - en hungarlingva tradukaĵo), 1999.
  • Ajtay Ferenc: Erdély természeti csodái (Naturaj mirakloj de Transilvanujo). Kolozsvár, 2005.
  • Áros Károly: Erdélyi magyar sportolók az olimpiákon, (Gesportistoj hungaraj de Transilvanujo en olimpikoj) 2002.
  • Cziráki Zsuzsanna: Az erdélyi szászok története. Erdélyi szász irodalomtörténet(Historio ge transilvanujaj saksoj). Imedias Kiadó. 2006.
  • Erdély-Útikönyv (gvidlibro) (hungare), Kelet-Nyugat, 2005, Budapest. Aŭtoroj: Sós Judit, Farkas Zoltán
  • Gazdovits Miklós:Az erdélyi örmények története La historio de transilvaniaj armenoj. Kriterion Könyvkiadó, Kolozsvár, 2006.
  • Gilyén Nándor-Imre Lajos: Erdély népi építészete (Popolarkitekturo de Transilvanujo-reciprokinfluoj), 2006.
  • Harald Roth: Kleine Geschichte Siebenbürgens, Böhlau Verlag, 1996. (germane].
  • Sebestyén Mihály: Erdélyi fejedelmek (hungare). (Landestroj de Transilvanio). Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 1994.
  • Szabó M. Attila-Szabó M. Erzsébet:Erdélyi helységnévszótár (Loknomvortaro de Transilvanujo en rumana, hungara kaj germana lingvoj) , 2003.
 
Regionoj kaj distriktoj de Rumanio. Sur la mapo la transilvaniaj distriktoj estas markitaj per verdaj koloroj. Bonvolu atenti, ke ankaŭ la apuda regiono Banato estas verda.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti