Satu Mare

urbo en nuna Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Satu Mare (apartigilo)

Satu Mare (hungare Szatmárnémeti [satmarnemeti]; germane Sathmar) estas urbo en la nord-okcidenta parto de Rumanio, en la distrikto Satu Mare, en Transilvanio, ĉe la landlimoj al Hungario kaj Ukrainio. Administre apartenas al ĝi Sătmărel. Ĝi situas ĉe la rivero Someș, nordoriente de Carei, 660 km nord-okcidente de Bukareŝto. Ĝi estas la distriktejo de la samnoma distrikto (județ) kaj la ĉefa urbo de la provinco Oaș, fama pro ĝiaj folkloraj tradicioj. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 91 520 loĝantoj sur areo de 150,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 609 loĝantoj/km².

Satu Mare
Urbo (municipo)
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego
Lando  Rumanio
Distrikto Satu Mare
Alinome Szatmárnémeti (hungare), Sathmar (germane)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 47° 47′ N, 22° 53′ O (mapo)47.7922.89Koordinatoj: 47° 47′ N, 22° 53′ O (mapo)
Satu Mare (Rumanio)
Satu Mare (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 44....
Loĝantaro
– komunumo 102 411
– vilaĝo 91 520 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 136483
vdr

Historio redakti

Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár (reĝa departemento) vármegye).

Ĝis 2003 apartenis al ĝi ankaŭ Păulești.

Fonto redakti

Loĝantaro redakti

En 1910 loĝis tie 32 892 homoj (95 % da hungaroj, 3 % da rumanoj, 2 % da germanoj); en 1992 130 584 homoj (55 % da rumanoj, 41 % da hungaroj, 3 % da germanoj, 1 % da romaoj).

Vidindaĵoj redakti

Fonto redakti

  • Magyar nagylexikon, 1- 18., 1993-2004, Budapest.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

47° 48′ N 22° 53′ O / 47.800 °N, 22.883 °O / 47.800; 22.883 (mapo)