Katedralo Ĉieliro de Maria (Satu Mare)

Katedralo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Rumanio, en urbo Satu Mare, en la malnova urbocentro. La urbo ĝis Traktato de Trianon estis konata hungare, kiel Szatmárnémeti.

Paroĥa katedralo de
Ĉieliro de Maria
Katedralo de Ĉieliro de Maria en Satu Mare
Katedralo de Ĉieliro de Maria en Satu Mare
katedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Satu Mare
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Dato de konsekro 1798
Konsekrinto Tájer György
Statuso paroĥa katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri ekleziejo okazis en 1213. Nova baroka unutura preĝejo konstruiĝis inter 1786-1798, poste inter 1830-1837 klasikisma preĝejo konstruiĝis, tamen partoj restis el la baroka preĝejo (ankaŭ la interna parto restis baroka). Jam la pli malnova preĝejo ricevis la rangon katedralo en 1804. Dum la konstruado tertremo okazis en 1834, kiu iom plilongigis la konstruadon.

Konstruaĵo redakti

La navo finiĝas per duonronda sanktejo kaj per 2 sakristioj. Inter la 2 turoj estas skulptaĵoj pri Koro de Jesuo, Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Flanke de la enirejo troviĝas skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La Ĉefaltaro prezentas la Ĉieliron, la kupola pentraĵo la 12-aĝan Jesuon. Ornamaĵo de la predikejo ankaŭ tie prezentas la 12-aĝan Jesuon. La orgeno uziĝas ekde 1916. Sub la sanktejo estas kriptoj. En la konstruaĵo religia muzo estas videbla.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

Aliaj bildoj pri la katedralo
 
La supraj 3 skulptaĵoj
 
Skulptaĵo de Stefano la 1-a (Hungario)
 
Skulptaĵo de Ladislao la 1-a (Hungario)
 
Malantaŭa parto de la katedralo