Păulești (Satu Mare)
komunumo en Rumanio
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Păulești |
Păulești [pəŭleŝtj] (hungare: Szatmárpálfalva) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Amați, Ambud, Hrip, Petin kaj Rușeni.
Păulești | ||
---|---|---|
komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Szatmárpálfalva (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 47′ N, 22° 54′ O (mapo)47.77916666666722.903333333333Koordinatoj: 47° 47′ N, 22° 54′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 124 m | |
Poŝtkodo | 447230 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5 101 (en 2009) | |
– vilaĝo | 849 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138440 | |
En la centra vilaĝo Păulești loĝas malpli ol 20 % de la komunumanoj. Amați kaj Ambud havas pli da loĝantoj, sed Păulești, proksima al la urbo Satu Mare, estas pli bone atingebla. En ĝi kuniĝas la distriktaj vojoj DJ193 kaj DJ194.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 la centra vilaĝo havis 327 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 780 (rumanoj, 41 % da hungaroj) kaj en 2002 849. Kompare, la tuta komunumo en 2009 havis 5 101 loĝantojn kaj en 2021 havis 5 775.
Historio
redaktiĜia unua mencio skriba estas el 1379. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
redakti-
Situo en la distrikto