Criș
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Criş)
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo. Por informoj pri rivero kun la rumana nomo Criș, vidu la artikolon Körös.
Criș [kriŝ] (hungare: Keresd [kereŝd], germane: Kreisch [krajŝ]) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Sighișoara, administracie apartenanta al la komunumo Daneș.
Criș | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Keresd (hungare), Kreisch (germane) | ||
Komunumo | Daneș | ||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | ||
Situo | 46° 9′ N, 24° 43′ O (mapo)46.1524.716666666667Koordinatoj: 46° 9′ N, 24° 43′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 547201 | ||
Loĝantaro | 627 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 343 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj) kaj en 1992 687 (rumanoj, 22 % da germanoj, ciganoj, hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1305. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo, bieno de la familio Bethlen. En 1684 Elek Bethlen fondis presejon en sia fortikaĵkastelo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj homoj redakti
- Gábor Bethlen (Sibio, 1836 – Keresd, 1897) politikisto.