Gheorghe Doja alidirektas ĉi tien. Por la vilaĝo de distrikto Mureș, vidu Gheorghe Doja (komunumo).

DÓZSA György [do:ĵa djoerdj] aŭ Georgo DÓZSA, (rumane: Gheorghe Doja, Georgo Doĵa; origina nomo Székely) estis la estro de la hungara kamparana ribelo en 1514. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1470 en Dalnoko (Hungario) kaj mortis la 20-an de julio 1514 en Temeŝvaro. Li estis pli aĝa frato de Gregorio Dózsa, sia submilitestro.

Portreto

Biografio redakti

En aprilo de 1514 reĝo Vladislao la 2-a Jagello nomumis György Dózsa kiel ĉefestron de la krucmilita armeo kontraŭ la turkoj. Je la fino de majo li fariĝis estro de la kamparana ribelo. Post la malvenko ĉe Temesvár la 15-an de julio vundite li fariĝis kaptito de János Szapolyai, kiu ekzekutigis lin kiel "kamparan-reĝon" kun fajrokrono sur la kapo, sidantan sur ardfajra fertrono.

Fonto redakti