Dalnic

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Dalnoko)

Dalnic [dalnik] (hungare Dálnok [da:lnok]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de la Bodoc-montaro sudokcidente de Târgu Secuiesc. Ĝi apartenas al la distrikto Covasna.

Dalnic
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Covasna
Alinome Dálnok (hungare)
Iama hungara departemento Háromszék
Situo 45° 55′ N, 25° 59′ O (mapo)45.922525.9875Koordinatoj: 45° 55′ N, 25° 59′ O (mapo)
Dalnic (Rumanio)
Dalnic (Rumanio)
DMS
Alto super maro 577 m
Poŝtkodo 527121
Loĝantaro
– komunumo 955 (en 2009)
– vilaĝo 955 (en 2009)
Kodo laŭ SIRUTA 65147
vdr

Dalnic situas iom okcidente de la nacia vojo DN11 (inter Târgu Secuiesc]] kaj Braŝovo), al kiu ĝi estas ligita per loka vojo. La plej proksima fervoja stacio estas tiu de Moacșa, ĉ. 10 km sude.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1374 loĝantojn (hungarojn); en 1992 1045 (je 98 % hungarojn).

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estis en 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Ĝis 2004 ĝi administre apartenis al Moacșa, sed nun ĝi estas memstara komunumo.

Fonto redakti

Konataj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti