Distrikto Covasna
Covasna [kovasna] (hun: Kovászna) estas distrikto (rumane județ) sur la teritorio de la malnova Háromszék (rumane Trei Scaune; germane Drei Stühle = tri seĝoj) kun ĉefurbo Sfântu Gheorghe (hungare Sepsiszentgyörgy) (67.108 loĝantoj). Distriktkodo: CV.
Distrikto Covasna | |
---|---|
![]() | |
Ĉefurbo | Sfântu Gheorghe |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | CV |
Telefono | +40×67... |
Areo |
3.710 km² (39-a rango) |
Loĝantaro | 222.449 (41-a rango) |
Loĝdenso | 60/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Ĝiaj najbaroj estas: oriente — distriktoj Bacău kaj Vrancea, sud-oriente — distrikto Buzău, sud-okcidente — distrikto Brașov kaj norde distrikto Harghita.
LoĝantaroRedakti
Distrikto Covasna apartenas al sikullando, tial la plejparto de ĝiaj loĝantoj estas hungarlingva. Pro sia situo en montaro (Karpatoj) ĝi estas maldense loĝata.
En la jaro 2001 ĝi havis 231.172 loĝantojn kun popoldenseco de 62 loĝantoj/km². 75 % de la loĝantaro estas hungarlingva, 24 % rumanlingva. Covasna havas la plej malmultnombran loĝantaron de ĉiuj rumanaj distriktoj.
GeografioRedakti
La surfaco de la distrikto estas 3.710 km². Ĝi estas la tria plej malgranda el la rumanaj distriktoj, post Ilfov kaj Giurgiu.
Etnoj de sikullando (1992)
MunicipojRedakti
- Sfântu Gheorghe (Sepsiszentgyörgy)
- Târgu Secuiesc (Kézdivásárhely)
UrbojRedakti
- Covasna (urbo) (Kovászna)
- Baraolt (Barót)
- Întorsura Buzăului (Bozdaforduló)
BibliografioRedakti
- Kisgyörgy Zoltán: Kovászna megye. (gvidlibro hungare). PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 2000.