DARKÓ Jenő [darko:] estis hungara filologo, bizanciisto, universitata profesoro, membro korespondanta de la MTA (1913). Li naskiĝis la 13-an de julio 1880 en Dálnok kaj mortis la 8-an de januaro 1940 en Debrecen.

Biografio redakti

Jenő Darkó studis en Budapeŝto kaj Munkeno kaj post studvojaĝoj eksterlandaj ekde 1906 li instruis en Pápa, poste en Budapeŝto. Ekde 1908 li iĝis altlerneja profesoro en Debrecen ekde 1910 privatprofesoro en Budapeŝto, ekde 1914 ordinara pensiita profesoro de la Universitato de Debrecen, en 1928–29 li estis rektoro de la universitato. Kiel prezidanto de Székely Társaság (Sikula Asocio) li estis unu el fondintoj de revuo Hargitaváralja. Li priokupiĝis precipe bizancajn historiistojn kiel la fontoj de la hungara historio. Li eldonis la tekston de Laonikos Chalcocondyles (I–II. Bp., 1922–27. Editiones Criticae Scriptorum Graecorum et Romanorum 10–12.).

Pli gravaj verkoj redakti

  • A magyarokra vonatkozó nevek a bizánci íróknál (Bp., 1910);
  • Bölcs Leó Taktikájának hitelessége magyar történeti szempontból (Bp., 1915);
  • Beszédek Erdélyért (Debrecen, 1919);
  • Byzantinisch-ungarische Beziehungen in der zweiten Hälfte des XIII. Jhs (Weimar, 1933);
  • Az ősmagyar hadművészet fejlődése és hatása Nyugat-Európára (Bp., 1934): A magyar huszárság eredete (Hadtört. Közl., 1937);
  • A romániai magyar kisebbség kulturális helyzete (Debrecen, 1938);
  • Népességi mozgalmak Erdélyben és környékén a középkorban (Debrecen, 1938).

Fontoj redakti