Siculicidium (Esperante: La mortigo de sikuloj) (La evento hungare estis nomita: Madéfalvi veszedelem - danĝero en Madéfalva).

Historio redakti

En vilaĝo Madéfalva, (nuntempe en Rumanio) la 7-an de januaro 1764 plurcento da sikuloj estis kanonpafade mortigitaj, ĉar ili rifuzis fariĝi landlimgardistoj. La starigon de la landlimgardistaro ordonis Maria Tereza imperiestrino de Aŭstrio kaj reĝino de Hungario en aprilo de 1762. Dum la sekvaj du kaj duono monatoj malgraŭ la protesto oni organizis la landlimgardistaron. Multe da sikuloj rifuĝis en Moldavion kaj de tie en Bukovinon.

Fonto redakti

  • Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Literaturo redakti

  • Balló István: A madéfalvi veszedelem története, 1906, 2013.
  • József Nyirő: Madéfalvi veszedelem, historiromano 1939.