Siculeni

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Madéfalva)

Siculeni [sikulenj], jen rumane, hungare Madéfalva [madefalva][1][2], estas komunumo en Rumanio ĉe la orienta piedo de Montaro Harghita sur la maldekstra bordo de la Olt norde de Miercurea Ciuc.

Siculeni
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Madéfalva (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 26′ N, 25° 45′ O (mapo)46.43611111111125.7575Koordinatoj: 46° 26′ N, 25° 45′ O (mapo)
Siculeni (Rumanio)
Siculeni (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 676 m
Poŝtkodo 537295
Loĝantaro
– komunumo 2 840 (en 2009)
– vilaĝo 2 726 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 85626
vdr
memorejo de 1905 pri la masakro de Siculeni el 1764

Ĝis 2004 al la komunumo apartenis administre la vilaĝoj Racu, Ciceu, Ciaracio kaj Satu Nou (nun Gârcia)

Loĝantaro redakti

En 1910 oni nombris 1 mil 908, en 1992 2 mil 811 loĝantojn (94 % da hungaroj). Siculeni estas fervoja nodo. La fervojlinio, kiu kunligas la Sikullandon kun Moldavio, estis konstruita en 1897.

Historio redakti

Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1567. En 1764 okazis la Siculicidium, masakro de plurcent sikuloj aŭ sekeloj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Siculeni apartenis al la reĝlando Hungario (al la historia reĝa departemento Csík). Dum somero 1907 Béla Bartók kolektis popolmuzikon en la komunumo.

Renomaj personoj redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • István Balló: A madéfalvi veszedelem (1906, represita 2914).
  • Szentes Gábor-Szentes Szidónia: Madéfalva hagyatéka. (hungare), Kalauz Kiadó, Kolozsvár, 2005.

Eksteraj ligiloj redakti