Gherla

urbo en nuna Rumanio

Gherla [gerla] (hungare Szamosújvár [samoŝu:jva:r], Gerlahida, Örményváros; germane Neuschloss, latine Armenopolis), estas urbo en Rumanio ĉe la rivero Someșul Mic nordoriente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Băița, Hășdate, Silivaș. Gherla estas ĝemela al Forchheim (Germanio), kaj estas viglaj kontaktoj inter la esperantistaj grupoj en la du urboj.

Gherla
Urbo
municipo de Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Cluj
Alinome Szamosújvár (hungare), Neuschloss (germane), Armenopolis (latine)
Iama hungara departemento Szolnok-Doboka
Situo 47° 1′ N, 23° 54′ O (mapo)47.0223.9Koordinatoj: 47° 1′ N, 23° 54′ O (mapo)
Gherla (Rumanio)
Gherla (Rumanio)
DMS
Alto super maro 255 m
Poŝtkodo 405300
Loĝantaro 22.092 (en 2009)
Kodo laŭ SIRUTA 55393
vdr
Urbocentro
La grek-katolika preĝejo en Gherla
La Armena Katedralo Sankta Triunuo

Historio redakti

Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Ĝi estas la iama centro de armenoj en Transilvanio, kiuj aperis en la urbo en 1672. En ĝia prizono multe da politikaj malliberuloj suferis dum la komunista diktaturo.

Vizitindaĵoj redakti

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi nombris 6857 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 25.284 (rumanoj, 18 % da hungaroj).

En la censo de 2002 la 24 083 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 19.243 79,9 %
hungaroj 4.086 17,0 %
romaoj 657 2,7 %
armenoj 31 0,1 %
germanoj 30 0,1 %
slovakoj 5 < 0,1 %
italoj 5 < 0,1 %
ukrainoj 4 < 0,1 %
ĉangoj 3 < 0,1 %
serboj 2 < 0,1 %
judoj 2 < 0,1 %
poloj 2 < 0,1 %
lipovanoj 1 < 0,1 %
turkoj 1 < 0,1 %
bulgaroj 1 < 0,1 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
rumana 19.604 81,4 %
hungara 4.008 16,6 %
cigana 428 1,8 %
germana 21 0,1 %
slovaka 4 < 0,1 %
itala 4 < 0,1 %
pola 2 < 0,1 %
armena 2 < 0,1 %
ukraina 1 < 0,1 %
tatara 1 < 0,1 %
bulgara 1 < 0,1 %
jida 1 < 0,1 %

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-01.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-01.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti