Someșul Mic
publikigita versio estis patrolita je 10 dec. 2018. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 10 dec. 2018.
Someșul Mic ("malgranda Someŝ") estas rivero en Rumanio. Ĝi ekestas per kunfluo de Someșul Cald ("varma S.") kaj Someșul Rece ("malvarma S.") en la lagon Gilău, okcidente de la urbo Gilău. Oriente de Dej ĝi kunfluas kun Someșul Mare por formi riveron Someș.
Someșul Mic | |
---|---|
Someșul Mic en Kluĵo
| |
Bazaj informoj | |
Situo | Baseno de Transilvanio, distrikto Cluj |
Longeco | 178 km km |
Fluo | |
Fonto | okcidente de Gilău, kunfluo |
Enfluejo | al Someș |
Geografio | |
Trairataj urboj | Gilău, Luna de Sus, Florești, Gârbău, Kluĵo, Sânnicoară, Apahida, Bucu de Mijloc, Jucu de Sus, Răscruci, Bonțida, Fundătura, Iclozel, Livada, Hășdate, Gherla, Mintiu Gherlii, Petrești, Salatiu, Mănăstirea, Mica |
Dekstraj alfluantoj | Someșul Rece, Feneș, Tăuți, Gârbău, Becaș, Zăpodie, Mălăroiu, Gădălin, Fizeș, Bandău |
Maldekstraj alfluantoj | Someșul Cald, Căpuș, Nadăș, Chinteni, Valea Caldă, Feiurdeni, Borșa, Lonea, Lujerdiu, Valea Mărului, Valea Furcilor, Orman (rivero), Nima, Chiezdul, Ocna |
Ĉe Florești la rivero estas barita kaj formas lagon 1,5 km longan.
Oriente de Gilău la Transilvania Aŭtovojo (Autostrada Transilvania) transpontas la riveron.
En Kluĵo la tra-urba koridoro de la rivero estas uzata por konduki elektran lineon. Multaj metal-ĉarpentaĵaj kadroj estis konstruitaj super la rivero; de ili pendas la elektraj dratoj. Ekster la urbocentro tiuj dratoj pendas ne de kadroj, sed de ordinaraj mastoj, kiuj staras apud, parte eĉ en la rivero.