Dej
urbo en nuna Rumanio
Pri la aliaj signifoj de DEJ rigardu en DEJ.
Dej | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
municipo de Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | Cluj | ||||
Alinome | Dés (hungare), Desch, Burglos (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||||
Situo | 47° 5′ N, 23° 48′ O (mapo)47.08666666666723.805277777778Koordinatoj: 47° 5′ N, 23° 48′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 285 m | ||||
Poŝtkodo | 405200 | ||||
Loĝantaro | 38 610 (en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 55017 | ||||
Dej [deĵ] (hungare Dés [deŝ], germane Desch, en Esperanto Deĵo) estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de la riveroj Someșul Mic kaj Someșul Mare, nordokcidente de Cluj-Napoca. Ĝi estas fervojtrafika nodo. Administre apartenas al ĝi Jichișu de Sus, Mica, Ocna Dejului, Peștera, Pintic (Dej), Șomcutu Mic.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 11 mil 451 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 37 mil 745 el kiuj pli ol 80% estis rumanoj.
Historio redakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1214. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)