Balassagyarmat

Hungaria urbo

Balassagyarmat [balaŝadjarmat] estas duobla urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád (iam centro de Nógrád (historia departemento), en Distrikto Balassagyarmat, kies centro estas. Balassa estas historia nomo (la plej fama estis poeto Bálint Balassa), gyarmat estas hungara gentonomo kaj samtempe kolonio.

Stacidomo de Balassagyarmat
Balassagyarmat
slovake: Balážske Ďarmoty, ĉeĥe: Balašské Ďarmoty, germane: Jahrmarkt
urbo
Balassagyarmat - Megyeháza.jpg
Historia urbocentro - la departementa domo kaj malliberejo en Balassagyarmat
Flag of Balassagyarmat.svg
Coa Hungary Town Balassagyarmat big.svg
Oficiala nomo: Balassagyarmat
Lando Hungario Hungario
Regiono Norda Hungario
Departemento Nógrád
Historia regiono Hungara reĝlando
Najbaras kun Slovenské Ďarmoty Slovakio
Rivero Ipeľ
Situo Balassagyarmat
 - koordinatoj 48° 04′ 43″ N 19° 17′ 39″ O / 48.07861 °N, 19.29417 °O / 48.07861; 19.29417 (mapo)
Areo 609,85 km² (60 985 ha)
Loĝantaro 16 520 (01.01.20102021)
Denseco 27,09 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 2660
Telefona antaŭkodo 35
KSH 13657
Situo enkadre de Hungario
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Balassagyarmat
Retpaĝo: balassagyarmat.hu
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Luterana kirko en Balassagyarmat

SituoRedakti

La urbo situas en valo de Ipeľ, iam en ambaŭ flankoj de la rivero (nun en la maldekstra flanko, la dekstra flanko apartenas al Slovakio ekde 1919 laŭ nomo Slovenské Ďarmoty), laŭ la fervojoj Aszód-Balassagyarmat-Ipolytarnóc kaj Vác-Balassagyarmat-Ipolytarnóc, laŭ ĉefvojo Rétság-Salgótarján. Ambaŭ urbopartoj estis limpasejoj inter 1919-2008, poste ili estas interna parto de Eŭropa Unio.

HistorioRedakti

Post invado de la tataroj fortikaĵo konstruiĝis. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1437. La turkoj okupas la urbeton en 1552. Inter 1790-1950 la komunumo estas departementejo de Nógrád. En la departementa domo laboris verkistoj Imre Madách kaj Kálmán Mikszáth. En 1845 malliberejo konstruiĝis. En 1919 la ĉeĥa armeo komencis okupi la urbon, sed la loĝantaro repuŝis ilin ĝis Ipeľ. Inter 1938-1944 la urbo reunuiĝis.

VidindaĵojRedakti

FamulojRedakti

 
Placo en Balassagyarmat
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Balassagyarmat.

ĜemelurbojRedakti

Komunumoj pri gyarmat (=hungara gentonomo) en Hungara reĝlandoRedakti

Balassagyarmat Csigérgyarmat Fehérgyarmat Feketegyarmat Füzesgyarmat
Gyarmat Gyarmat Hontfüzesgyarmat Jánosgyarmat Kaposgyarmat
Kisgyarmat Kőhídgyarmat Rábagyarmat Temesgyarmat Zsitvagyarmat