Golianovo, hungare Lapásgyarmat estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. La historia slovaka nomo estis Lapašské Ďarmoty.

Golianovo situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Nitra (urbo) troviĝas 9 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo Gurmot. Dum la historio formiĝis 3 vilaĝoj: Granda kaj Malgranda Lapás kaj Gyarmat, kiuj unuiĝis, sed nuntempe denove estas 3 memstaraj vilaĝoj. En 1910 loĝis tie 842 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo ĉe la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1138 da homoj, (1117 slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Famuloj redakti

En la iama Lapásgyarmat naskiĝis hungara arkivisto Zoltán Miklósy.