Vilmos Horváth
biografio pri hungara bestokuracisto
Vilmos Horváth [vilmoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Vilmos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, ministeria oficisto.
Vilmos Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1879 en Balassagyarmat |
Morto | 23-an de majo 1949 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto |
Vilmos Horváth[1] naskiĝis la 23-an de majo 1879 en Balassagyarmat, li mortis la 23-an de majo 1949 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Vilmos Horváth akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1901. Post la diplomo li estis bestokuracisto. Inter 1904 kaj 1940 li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li havis la titolon ĉefkonsilisto kaj li okupiĝis pri veterinaraj problemoj. Li ankaŭ instruis inter 1933-1939 en veterinara fakultato (pli frue la menciita altlernejo) de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József.