Sándor Sztranyavszky

Sándor Sztranyavszky [ŝAndor stranjavski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztranyavszky Sándor estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis sztranyavai.

Sándor Sztranyavszky
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1882 (1882-12-09)
en Balassagyarmat
Morto 30-an de aprilo 1942 (1942-04-30) (59-jaraĝa)
en Nógrádmarcal
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sándor Sztranyavszky [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1882 en Balassagyarmat. Li mortis la 30-an de aprilo 1942 en Nógrádmarcal.

Biografio redakti

Sándor Sztranyavszky estis parlamentano inter 1912 kaj 1918, kie li apogis politikon de István Tisza. En 1922 li estis departementestro de la tiama Nógrád. Inter 1926 kaj 1931 li estis politika subministro, poste li estis partiestro, inter 1935 kaj 1938 li estis parlamentestro. En 1938 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Imrédy duonjaron, poste li ne apogis pli Imrédy-n.

Fontoj redakti