Salgótarján [ŝalgOtarjAn] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario hungare: Észak-Magyarország, en departemento Nógrád, kies departementejo estas kune kun departementorajto, en Distrikto Salgótarján, kies administra centro ĝi estas. Tarján estas prahungara tribonomo.

Larĝa montara panoramo de Salgótarján
Larĝa montara panoramo de Salgótarján
Salgótarján
urbo kun departementaj rajtoj (1994–)
Hungaria urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 223  (2023) [+]
Loĝdenso 336 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 5′ N, 19° 47′ O (mapo)48.08527777777819.786666666667Koordinatoj: 48° 5′ N, 19° 47′ O (mapo) [+]
Alto 299 m [+]
Areo 93 km² (9 300 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Salgótarján (Hungario)
Salgótarján (Hungario)
DEC
Situo de Salgótarján

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salgótarján [+]
vdr

En la proksimeco troviĝas mezepoka fortikaĵo Salgó, pri kiu Petőfi verkis poemon.

Panoramo de Salgótarján

Historio

redakti
 
Fortikaĵo de Salgó

La unua mencio okazis en 1397. La tiama vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Ekfunkciis karbonminejo en 1850. La regiono iĝis industria centro. En 1919 la ĉeĥa armeo komencis ekokupi la urbon. La ministoj en laborkostumo tuj prenis armilojn kaj sukcese defendis la vilaĝon. En 1922 la minista vilaĝo iĝis urbo. Ekde 1950 la urbo iĝis departementejo kaj iĝis prospera urbo dum la socialismo. En 1970 ĉesis la minado, sekve ankaŭ la industrio iom retiriĝis.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Salvo en Salgótarján.

Nepre menciinda aparte la fifama salvo en 1956. Post la revolucio en decembro okazis tutlanda striko kontraŭ la komunistoj. Kunvenis protestantoj en la ĉefplaco. Abrupte komunistoj salvis al la protestantoj. Estis multe da mortintoj kaj vunditoj. La placo estas malebenaĵa, tial ricevis kuglon kaj tuj mortis homo, kiu en la kelo prenis brulbriketon. La komunistoj raportis parton da mortintoj en la proksimajn komunumojn, por ne esti okulfrapa multe da mortintoj.

Vidindaĵoj

redakti
 
Loĝkvartalo en Salgótarján

Famuloj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Salgótarján.

Esperanto

redakti

En la urbo estas delegito de UEA[1].

Ĝemelurboj

redakti

Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.

Köröstarján Salgótarján Tarján Tarjánpuszta Tiszatarján

Referencoj

redakti
  1. Jarlibro de UEA, jareldono 1984, p. 242, jareldono 1998, p. 201, aktuale la jarlibra retejo (nur post individuaj membroj de UEA) (esperante)

Eksteraj ligiloj

redakti