Preĝejo Sankta Jozefo (Salgótarján)
La franciskana preĝejo Laboristo Sankta Jozefo estas sakrala kompleksa historia monumento (preĝejo kaj monaĥejo) en urbo Salgótarján (Hungario).
Paroĥa franciskana preĝejo Laboristo Sankta Jozefo | |
---|---|
Paroĥa franciskana preĝejo Laboristo Sankta Jozefo en Salgótarján
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Salgótarján |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Eger |
dekanujo | Salgótarján |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1936 |
Konsekrinto | István Zadravecz |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Pál Szontágh |
Konstruado | 1934–1936 |
Specifo | |
Longo | 46,5 m |
Larĝo | 18 m |
Alto | preskaŭ 40 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Salgótarján, Acélgyári út 1-3. |
Historio redakti
En 1932 franciskanoj alvenis kaj konstruis unue monaĥejon, poste kirkon, kiu estis konsekrita en 1936 fare de episkopo István Zadravecz. La orgeno estis kreita post 2 jaroj. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, poste la ordinara katolika eklezio transprenis la ekleziajn taskojn.
Kirko redakti
La trinava kirko situas laŭ vojo. La tre alta kvadrata turo altiĝas ĉe la maldekstra flanko ĉe la absido. Tamen la plej supra turoparto estas oklatera, kie 4 sonoriloj loĝas. La enireja parto estas oklatera kaj 8 ŝtupoj kuras al la enirejo. Ankaŭ la absido estas oklatera. Interne la sekpentraĵoj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj fare de Béla Kontuly. La ĉefaltaro havas 2 ferajn reliefojn pri Klara el Asizo kaj Sankta Paskalo fare de György Lehoczky. La preĝejo havas 2 flankajn altarojn dediĉitajn al Antonio de Padovo kaj Sankta Maria. Menciindas la skulptaĵoj kaj vitraloj.
Monaĥejo redakti
La duetaĝa monaĥejo situas malantaŭ la sanktejo kaj similas al U-majusklo.