Béla Kontuly
Béla Kontuly [kontuj?, kontuli?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kontuly Béla estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, poŝtmarkoplanisto, ilustristo. Lia nobela antaŭnomo estis nemessányi [nemeŝAnji].
Béla Kontuly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1904 en Miskolc |
Morto | 14-an de aprilo 1983 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Béla Kontuly [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1904 en Miskolc, li mortis la 14-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Kontuly abiturientis jam en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio en la premonstrata gimnazio de Košice en 1920, li lernis pentroteknikon de Elemér Halász-Hradil. Li studis kun stipendio en belarta altlernejo de Prago (1920), poste en Reĝa Modela Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1922-1927). Liaj plej gravaj instruistoj estis István Réti kaj Andor Dudits. Inter 1928 kaj 1930 li plulernis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li ofte pentris freskojn, precipe ekleziajn, inter 1938-1943 li planadis poŝtmarkojn. Inter 1939 kaj 1947 li instruis en la Belarta Altlernejo. Depost la 2-a mondmilito li ricevis ankaŭ restaŭrajn taskojn, sed li pentradis ankaŭ portretojn, pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis 7 premiojn inter 1928-1941. Li havis edzinon.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Košice (1921, 1922, 1923, 1927)
- Budapeŝto (1932, 1967)
- Arthalo Budapeŝto (1933-1944, 1957, 1996)
- Venecia Bienalo (1936, 1940)
- Tokio (1975)
Elektitaj freskoj
redakti- en Preĝejo Sankta Anna (Víziváros) (1939)
- en Preĝejo Reĝino de Rozario (Zugló) (1941)
- en Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác) (1947)
- en Preĝejo Naskiĝo de Maria (Belváros) (1947)
- en Preĝejo Maria de la Neĝo (Szeged) (1948)
- en Preĝejo Nomo de Jesuo (Jászberény) (1949)
- en Preĝejo Sankta Spirito (Zugló) (1958)
- en Preĝejo Sankta Antonio (Baja) (1959-1961)
- Az Aranybulla kihirdetése (escepte sekpentraĵo) en Urbodomo de Székesfehérvár
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Csendélet
- Aranyeső
- Ede Zathureczky
- Önarckép (Memportreto)
- Fekvő akt
- Barátnők
- Jairus lányának feltámasztása (1940, premiita)
Elektitaj libroilustraĵoj
redakti- tradukitaj poemoj de Janus Pannonius (1934)
- Gyula Juhász: Fiatalok, még itt vagyok! (poemaro, 1935)
- Venezia (poemaro, 1941)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2022-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio