Preĝejo Reĝino de Rozario (Zugló)

Kirko Reĝino de Rozario estas romkatolika impona konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Zugló.

Kirko Reĝino de Rozario
Kirko Reĝino de Rozario en Zugló
Kirko Reĝino de Rozario en Zugló
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Zugló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1915
Konsekrinto János Csernoch
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1912–1915
Specifo
Enhaveco 4000
Longo 47 m
Larĝo 30 m
Alto 67 m (turo); 22 m (navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dominikanoj alvenis en 1903, kiuj konstruis kapelon post 2 jaroj en tiu ĉi loko. En la fruaj 1910-aj jaroj ili konstruis la nun videblan preĝejon kun monaĥejo. La paroĥo estis establita en 1919. La dominikanoj estis forigitaj en 1951, ili rajtis reveni en 1989, fine ili transdonis la kirkon al la diocezo en 2007. En 1977 incendio okazis, eĉ la orgeno cindriĝis, poste la interna parto estis rekonstruita. En 2009 la plena kirko renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas laŭ stratangulo laŭ la trotuaroj. Laŭ la ĉefvojo estas videbla la fasado kun du turoj kaj ĉefenirejo. La maldekstra turo estas pli alta, ol la alia. La navo formas latinan krucon, la absido estas duonronda. Interne post la enirejo granda ligna kruco etendiĝas, kion oni portis perpiede de Tirolo en 1930. La ĉefaltaro estis skulptita el marmoro, kie estas videbla Reĝino de Rozario kun Jesuo kaj Domingo de Guzmán. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Domingo de Guzmán kaj Margareta de Hungario. Super la flankaltaroj grandaj freskoj estas videblaj el la 1940-aj jaroj.

Kermeso okazas en la unua sabato de oktobro. Foje okazas koncertoj en la kirko pro la altnivela orgeno kaj akustiko.

Fontoj redakti

 
Interna parto de Preĝejo Reĝino de Rozario (Zugló)