Kristana preĝejo

religia konstruaĵo
(Alidirektita el Kirko)

Kristana preĝejokirko en arkitekturo estas konstruaĵo dediĉita al la kulto en kristanismaj religioj. Ĝi do estas preĝejo kaj mesejo.

Krokizo de preĝejo kun centra plano (kun kapeloj per ŝosado), de Leonardo da Vinci

La apenaŭ uzata vorto kirko en Esperanto (same kiel la parenca vorto en pluraj ĝermanaj lingvoj, ekz-e germane Kirche, svede kyrka, angle church) devenas de la greka "kyriaké" (de "kyrios" = sinjoro) kaj signifas apartenanta al la sinjoro.

Kapelo en religia arkitekturo estas larĝa niĉo obtenita interne de preĝejo, sed ankaŭ malgranda konstruaĵo, ofte kunligita al pli granda konstruaĵo, ekzemple nobela kapelo interne de palaco aŭ patricia vilao, aŭ ankaŭ kapelo de monaĥejo, ktp.

Kelkfoje per kapelo oni celas etan vilaĝan kirkon sub jurisdikcio de paroĥa ĉefpreĝejo.

Specoj de kristanaj preĝejoj redakti

Ekzistas multaj tipoj de kristanaj preĝejoj:

  • Katedralo:
    • ĉefpreĝejo de episkopujo kaj sidejo de episkopo;
    • preĝejo konstruita laŭ arkitektura planverko nomita «katedrala».
  • Primasejo, sidejo de primaso.
  • Paroĥejo, cefpreĝejo de paroĥo.
  • Baziliko
    • se ĝi estis konstruita laŭ arkitektura planverko nomita «bazilika»;
    • se la konstruado estis estrita de imperiestro;
    • se ĝi ricevis tiun honorindan titolon de la papo.
  • Kanonikejo se, sen esti katedralo, ĝi estas la sidejo de asembleo de kanonikoj.

Povas celi preĝejojn ankaŭ:

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti