Preĝejo Naskiĝo de Maria (Belváros)

Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros. La preĝejo estas konata, kiel "universitata preĝejo", ĉar ĝi apartenas al la katolika universitato ekde 1786.

Preĝejo de
Naskiĝo de Maria
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Belváros-Lipótváros
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Belváros-Lipótváros
filial church • university church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto (Belváros-Lipótváros)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17231770
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post dominado de turkoj paŭlanoj alvenis en Pest. Ili konstruis monaĥejon inter 1715-1744, dume ili konstruis ankaŭ preĝejon, kiu finiĝis en 1770. La ordeno ĉesis en 1786, tial la universitato transprenis la taskojn. En 1988 kanoniko Mihály Marczell estis reentombigita en la kripto.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas laŭ la trotuaro. Ĝi havas unu navon kaj 2 turojn. Ekstere estas videblaj skulptaĵoj pri ermitoj Sankta Paŭlo kaj Sankta Antonio. Interne ĉe la ĉefaltaro estas skulptaĵo pri naskiĝo de Sankta Maria. Ĉe la sakristio denove estas skulptaĵoj pri la supre menciitaj 2 ermitoj.

Apud la preĝejo centra edukejo pri pastroj funkcias, tial tiu lernejo servas en la preĝejo. Dum la socialismo la Hungara Radio ĝuste tagmeze ĉiam dissendis sonoradon de la preĝejo.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj redakti

}}