Lajos Luzsicza [lajoŝ luĵica], laŭ hungarlingve kutima nomordo Luzsicza Lajos estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia filino estis Ágnes Stiller-Luzsicza.

Lajos Luzsicza
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1920 (1920-02-13)
en Nové Zámky
Morto 30-an de novembro 2005 (2005-11-30) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraslovaka
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1940–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infanoj Ágnes Stiller-Luzsicza, Árpád Luzsicza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto
grafikisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Lajos Luzsicza: Börzsönyben (1986)

Lajos Luzsicza [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1920 en Nové Zámky en ĝuste tiam formiĝanta ŝtato Ĉeĥoslovakio, li mortis la 30-an de novembro 2005 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Lajos Luzsicza akiris diplomon jam en Hungario en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1947. Liaj plej gravaj instruistoj estis Vilmos Aba-Novák, Béla Kontuly kaj János Kmetty. Post siaj studoj li instruis 3 jarojn en lernejo en Tatabánya, poste li havis postenon en ministerio pri edukado, fine li instruis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto. Li longe estis gvidanto de Arthalo Budapeŝto. Intertempe li studvojaĝis al eŭropaj landoj kaj ofte revizitis Ĉeĥoslovakion. Ekde 1960 li estis profesia pentristo, li kreis pejzaĝojn, portretojn kaj ankaŭ grafikaĵojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1950-1997.

El solaj ekspozicioj

redakti
  • Budapeŝto (1956, 1958, 1963)
  • Bratislavo (1959)
  • Duisburg (1964)
  • Nové Zámky (1968, 1978, 1985, 1990, 1995)
  • Tatabánya (1974, 1997)
  • Győr (1980)

El kolektivaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj disĉiploj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Erdélyi falu
  • Táj
  • Visegrád
  • Nógrádi temető

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Ifjúságom. Érsekújvár (1989, membiografio)
  • Hétköznapok - képzőművészeti életünk sorsdöntő évei 1945-1960 (1994)

Fontoj

redakti