Aĵpentraĵo
pentraĵa ĝenro
Aĵpentraĵo[1] aŭ (Pentrita) Aranĝitaĵo[2] aŭ Muta naturo[3] aŭ Neanimita Komponaĵo[4] estas artaĵo prezentanta plejparte senvivan enhavon, tipe: oftaj objektoj kiu povus esti naturaj (manĝaĵo, floroj, ktp.) aŭ homfarita (glasoj, libroj, juveloj, moneroj, tuboj, ktp.) en pli-malpli artefarita scenejo.

Francisco de Zurbarán: Aĵpentraĵo kun kruĉo kaj tasoj (1636)
Dum kelkaj epokoj ekde Renesanco tiu subĝenro de pentrarto estas kutima. Ĝi montras avantaĝon ke la modelo ne moviĝas kaj tiele la pentristo pli komforte povas dediĉi sin al la pentrado, male al personoj aŭ aliaj bestoj moviĝantaj.
PentristojRedakti
Referencoj pri la terminojRedakti
- ↑ http://lingvakritiko.com/2010/04/08/muta-naturo/
- ↑ Eichholz, Rüdiger. (1988) Esperanta Bildvortaro (paĝo 321a, bildeto 27a). Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado, p. 880 j. ISBN 0919186327.
- ↑ de Diego, Fernando. (2003) Gran Diccionario Español-Esperanto (paĝo 839a). mga, Santandero, Hispanio, p. 1279 j. ISBN 8492093137.
- ↑ Vikipedio, p. artikolo: Suzanne Valadon.