Memportreto estas portreto kies aŭtoro identas kun la prezentata (portretita) persono.

Memporteto de Vincent van Gogh.

Por atingi tion tradicie oni pozas antaŭ spegulo sed hodiaŭ, kun malklariĝo de la limoj inter la artstudfakoj, tio ankaŭ povas ekzemple esti filmkamerao.

Memportreto povas havi tri celojn. Unue la nuran bildigon de la artisto, ekzemple kiel statusa simbolo por mecenato, due la bildigon de la artisto en pli granda sceno, figurante kiel komentarioŝerco, trie la psikologian esploradon de la propra persono.

Aŭtofoto estas moderna formo de memportreto.