Preĝejo Sankta Spirito (Zugló)
Preĝejo de Sankta Spirito estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Budapeŝto.
Preĝejo de Sankta Spirito | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Spirito en Zugló
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Zugló | |
Geografia situo | 47° 31′ 24″ N, 19° 5′ 48″ O (mapo)47.52333319.096667Koordinatoj: 47° 31′ 24″ N, 19° 5′ 48″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Budapeŝto–Esztergom | |
Dato de konsekro | 1937 | |
Konsekrinto | Jusztinián Serédi | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Gyula Petrovácz | |
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | 1936–1937 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 3000 personoj | |
Longo | 66 m | |
Larĝo | 20 m (ĉefnavo), 30 m (kruciĝanta navo) | |
Alto | 15 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiPli frue kapelo konstruiĝis tie en 1856 kaj ĝi iĝis ankaŭ paroĥo en 1919. La nun videbla impona preĝejo estis konstruita en la 1930-aj jaroj. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo ruiniĝis, poste oni rekonstruis ĝin. En la 1960-aj jaroj la interna parto (ankaŭ la freskoj estis pentritaj. Inter 1975-1986 daŭre okazis diversaj renovigoj. En 1987 la orgeno ekfunkciis.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en parko ĉirkaŭita per loĝkvartalo konstruita dum la socialismo. La unusola malpinta turo troviĝas en mezo de la fasado, sube estas la ĉefenirejo, pli supre estas fenestrorozo. La ĉefnavo havas ankaŭ pli malgrandan navon, kiu krucas la ĉefnavon. La absido estas duonronda. En la sanktejo situas baptoputo kun skulptaĵo pri Johano Baptisto. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Dipatrino kaj Koro de Jesuo. La preĝejo havas 85 fenestrojn, kie estas vitraj bildoj interalie pri la hungaraj sanktuloj.
Fontoj
redakti- hungare
- hungare
- hompaĝo Arkivigite je 2012-10-28 per la retarkivo Wayback Machine