Katedralo Ĉieliro de Maria (Vác)

Katedralo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Mikaelo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Vác, en la urbocentro.

Katedralo de
Ĉieliro de Maria
Katedralo Ĉieliro de Maria en Vác
Katedralo Ĉieliro de Maria en Vác
katolika preĝejo • katedralo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Dato de konsekro 1772
Statuso katedralo, ankaŭ paroĥo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 1761
Specifo
Enhaveco 278 sidlokoj, kune kun la starlokoj 5000
Longo 72 m
Larĝo 34 m
Alto 55 m (kupolo), 38 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Stefano la 1-a (Hungario) fondis en Vác diocezon en 1004. Dum dominado de turkoj la tiutempa katedralo ruiniĝis, tial oni konstruis imponan katedralon en 1761. La interna parto estis preta en 1777 (60 m. longa, 28 m. larĝa, 50 m alta). En 1944 bombo trafis la katedralon, sed eksplodo ne okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas 2 turojn kaj imponan kupolon. Flanke estas la sakristio kaj kapelo de Sankta Maria. La ĉefaj skulptaĵoj prezentas 6 apostolojn. Ekstere diversaj reliefoj estas videblaj. La interna meblaro estas baroko aŭ malfrubaroko.

La katedralo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

En la kripto troviĝas ekzemple tomboj de Ferenc Keszthelyi kaj József Pétery.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Fresko de la kupolo pri Sankta Triunuo