József Pétery [jOĵef pEteri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pétery József estis hungara katolika episkopo, pastro. Lia familia nomo estis Petró ĝis 1939.

József Pétery
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1890 (1890-06-21)
en Miskolc
Morto 25-an de novembro 1967 (1967-11-25) (77-jaraĝa)
en Hejce
Tombo Katedralo de Ĉieliro de Maria
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Pétery
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

József Pétery[1] naskiĝis la  21-an de junio 1890(nun 1890-06-21) en Miskolc, li mortis la 25-an de novembro 1967 en Hejce.

Blazono de József Pétery

Biografio redakti

József Pétery frekventis seminarion en Eger, poste li akiris teologian diplomon kun doktoriĝo kaj ankaŭ li pastriĝis en Innsbruck en 1912. Post la diplomo li instruis en la seminario de Eger. En 1938 li estis levita kanoniko, en 1942 episkopo. Dum la komenciĝinta socialismo li firme apogis József Mindszenty, tial li ne rajtis vojaĝi, poste ekde 1953 li estis ekzilita en Hejce ĝismorte. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis libera. Li estis entombigita en Katedralo Ĉieliro de Maria (Vác).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az utolsó óhaj. (noveloj, 1919)
  • A theológiai oktatás reformja. (1924)
  • Eucharisztikus gyermeknevelés. (1937; 3-a eldono: 1940)
  • Pétery József váci püspök nagyböjti főpásztori szózata híveihez a szeretetről. (1943)
  • Papi és szerzetesi hivatás (kompilaĵo, 1992)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Vác

Fontoj redakti

Referencoj redakti