Ferenc Keszthelyi [kestheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keszthelyi Ferenc estis hungara pastro, cisterciana monaĥo, episkopo. Lia monaĥa nomo estis Jeromos.

Ferenc Keszthelyi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1928 (1928-03-16)
en Eger
Morto 6-an de decembro 2010 (2010-12-06) (82-jaraĝa)
en Vác
Tombo Katedralo de Ĉieliro de Maria Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1992–)
katolika sacerdoto (1951–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Keszthelyi[1][2] naskiĝis la 16-an de marto 1928 en Eger, li mortis la 6-an de decembro 2010 en Vác.

Biografio

redakti

Ferenc Keszthelyi maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li aliĝis al cistercianoj en Zirc. Li monaĥiĝis en 1950, sed poste la monaĥa vivo estis melpermesita en Hungario. Li studis en seminario de Székesfehérvár kaj li pastriĝis en 1951. Li unue estis pastro en Polgárdi, poste en diversaj lokoj en Fejér, Pest kaj Budapeŝto. Li aranĝis junularajn renkontiĝojn. Inter 1992-2003 li estis episkopo de diocezo en Vác, poste li pensiuliĝis. En 1995 li aranĝis sinodon en Máriabesnyő. Li ricevis premion en 2002. Lia tombo troviĝas en Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác).

Liaj verkoj

redakti
  • Teológiai évkönyv (kunredaktoro, 1976)
  • Párbeszéd Istennel. Imakönyv. (kunredaktoro, 1982, 9-a eldono en 1997)
  • Jézus élete. Szentírási szemelvények. (1983)
  • Képes kis Biblia (9-a eldono, 1996)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti