Zirc

Hungaria urbo

Zirc estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Zirc, kies administra centro ĝi estas.

Larĝa panoramo en Zirc
Zirc
FlagoBlazono
Hungaria urbo [+]

Koordinatoj47° 16′ N, 17° 52′ O (mapo)47.26333333333317.8725Koordinatoj: 47° 16′ N, 17° 52′ O (mapo) [+]

Areo37 km² (3 700 ha)

Loĝantaro6 960
Denseco188,11 loĝ./km²

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo8420
Telefona antaŭkodo88

Zirc (Hungario)
Zirc (Hungario)
DEC
Zirc
Zirc

Map
Zirc

Vikimedia Komunejo:  Zirc [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Biblioteko de Zirc

Geografio redakti

Zirc situas sur montaro Bakony en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Veszprém-Győr. Veszprém troviĝas 23, Székesfehérvár 55, Győr 56, Budapeŝto 110 km.

 
Arboreto de Zirc

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1060, kiam reĝo Andreo la 1-a mortis tie. En 1182 abatejo fondiĝis, poste apude vilaĝo de servutuloj formiĝis. Tamen de tiuj unuaj tempoj, post la turkaj detruoj restis preskaŭ nur unu pilierfasko de la iama cisterciana abatejo. La setlejo refondiĝis en 1733. La plej granda parto, kiun oni nun povas vidi, konstruiĝis en la 18-a jarcento. La plej gravaj estas: la cisterciana baziliko el 1752 kun la altarpentraĵoj de la aŭstra Maulbertsch, kaj la klostro el 1727, kie videblas ekspozicio de la Naturscienca Muzeo, pri la faŭno, flaŭro, historio kaj etnografio de la ĉirkaŭaĵo. Estas tre bela kaj speciala malnova biblioteko samloke. La arboreto de la abatejo ankaŭ estas malnova kaj fama.

En la 19-a jarcento naskiĝis Antal Reguly, kiu vojaĝis al Finnlando kaj la unua pruvis parencecon de hungara kaj finna lingvoj. Zirc urbiĝis en 1984.

Ĝemelurboj redakti

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti

Fontoj redakti