András Lengyel
András Lengyel [andrAŝ lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel András estas hungara grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
András Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lengyel András |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1952 (72-jaraĝa) en Zirc |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto ![]() |
András Lengyel [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1952 en Zirc.
Biografio
redaktiAndrás Lengyel akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1976, sed poste li plulernis en la sekva studjaro grafikon samloke. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor László Veress kaj Károly Raszler. Li aliĝis al pluraj grafikaj grupoj, en 1990 al grafika artkolonio en Makó. Inter 1988-1990 li havis stipendiojn. Inter 1988 kaj 2001 li instruis en lernejoj, kluboj, ekde 2001 en Universitato de Pécs. En la sama universitato li akiris sciencan gradon DLA en 2006, post 2 jaroj li estis nomumita docento. Ekde 2008 li instruas en la Hungara Belarta Universitato. Li ricevis premiojn ekde 1977.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1972, 1979, 1984, 1989, 1996, 1999)
- Makó (1983
- Zirc (1990)
- Novjorko (1993)
- Romo (1998)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1975, 1980, 1989, 1994)
- Parizo (1977, 1982)
- Makó (1980, 1986)
- Stokholmo (1986)
- Arthalo Budapeŝto (1990, 1995, 1998)
- Dallas (1996)
Elektitaj grafikaĵoj
redakti- Dobozok (1976-81)
Liaj kontribuoj
redakti- Kortárs Képzőművészeti Szöveggyűjtemény 1. (1995, kun Ernő Tolvaly)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine