Károly Raszler
Károly RASZLER [kAroj rasler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Raszler Károly (naskiĝis la 7-an de oktobro 1925 en Nagymaros, mortis la 18-an de marto 2005 en Budapeŝto) estis hungara grafikisto, arthistoriisto kaj altlerneja instruisto.
Biografio
redaktiKároly Raszler estis deportita al Sovetunio inter 1945-1947. Poste li frekventis industriartan ĉeflernejon, poste li plulernis en akademio de Leningrado. Li studvojaĝis en 1959 en Mongolio, en 1968 en Italio, en 1969 en Kubo. Inter 1953-1991 li instruis en ĉeflernejo en Budapeŝto, dume longe li estis katedrestro. Li ricevis premion Kossuth en 1975, inter 1954-1984 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
redakti- 1958, 1965, 1970, 1971, 1973, 1981, 2002 Budapeŝto
- 1959 Hódmezővásárhely
- 1965 Vieno, Hamburgo
- 1967, 1976, 1980, 1996 Nagymaros
- 1968 Berlino
- 1969 Havano
- 1970 Vác
- 1973 Balassagyarmat, Vác
- 1974 Miskolc
- 1975 Nyíregyháza, Nyírbátor, Mátészalka, Oroszlány, Hajdúböszörmény, Székesfehérvár
- 1983 Dömös
- 1985 Esztergom
- 1986 Sofio
- 1987 Schaffhausen, Csongrád
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
redaktiVerkaro (elekto)
redakti- akvafortoj, ekzemple Fák (Arboj) 1967
- ilustraĵoj en libroj