Kalvaria kapelo Sankta Kruco (Zirc)

Kalvaria kapelo Sankta Kruco en Zirc

La kalvaria kapelo Sankta Kruco, origine hungare Szent Kereszt-kápolna estas sakrala konstruaĵo en urbo Zirc (Hungario). Foje oni nomas ĝin preĝejo.

Kalvaria kapelo Sankta Kruco
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zirc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Zirc
Arkitektura priskribo
Konstruado 1895
Specifo
Longo 12 m
Larĝo 5 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8420 Zirc, József Attila u. 15.
vdr

Historio redakti

La kalvaria kapelo estis konstruita en 1895 sen turo, sed kune kun la 14 kalvariaj stacioj. En la sekvaj jaroj pluraj domoj, eĉ hospitalo konstruigis proksime, tial kapacito de la kapelo ne sufiĉis. En 1901 turo estis konstruita kaj la kapelo estis pligrandigita.

Kapelo redakti

La kapelo situas sola en korto en la urbo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Tra la turo estas enirejo, pli supre granda kvadrata fenestro estas videbla. Super la fenestro la turo transformiĝas al sesangula. La navo finiĝas en rektangula absido, kiu estas malpli alta kaj larĝa, ol la navo. Ĉe anguloj de la kapelo duŝtupaj apogpilieroj konstruiĝis. Malantaŭ la ĉefaltaro estas 1,5 m alta kruco, kiu reprezentas la 12 staciojn, la morton de Jesuo sur la kruco.

Kalvario redakti

En la korto estas videblaj la kalvariaj stacioj.

Fontoj redakti