Máriabesnyő
Máriabesnyő estas ekstera parto de Gödöllő, grava pilgrimejo, pli frue memstara hungara vilaĝo.
GeografioRedakti
Máriabesnyő etendiĝas apud Gödöllő laŭ fervojo Budapeŝto-Miskolc, kie estas stacidometo.
HistorioRedakti
Oni loĝadis tie jam dum la 9-a jarcento, sed pro la tatara invado la loko senhomiĝis. La samo okazis dum dominado de turkoj, sed poste ĝi rehomiĝis. En 1759 kapelo konstruiĝis, dume laboristo onidire trovis skulptaĵon pri Dipatrino. Sekve la kapelo iĝis pilgrimloko. En 1910 laŭ la popolnombrado 380 vilaĝanoj loĝis tie. En la 20-a jarcento la vilaĝeto iĝis feriejo.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
En Máriabesnyő mortis aktoro Ilona Berzétey