Baziliko de Máriabesnyő
(Alidirektita el Pilgrima Baziliko omaĝe al Ĉieliro de Maria en Máriabesnyő)
Pilgrima Baziliko de Ĉieliro de Maria en Máriabesnyő estas baroka Malgranda baziliko en Hungario, en iama vilaĝo Máriabesnyő. Ĝi estas ankaŭ grava pilgrimloko.
Baziliko de Máriabesnyő | ||
---|---|---|
malgranda baziliko • paroĥopreĝejo | ||
![]() | ||
malgranda baziliko, paroĥopreĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 35′ 51″ N, 19° 23′ 54″ O (mapo)47.597519.398444444444Koordinatoj: 47° 35′ 51″ N, 19° 23′ 54″ O (mapo) | |
![]() |
||
Baziliko de Máriabesnyő | ||
![]() |
||

Historio
redaktiLaŭ la legendo en 1759 dum konstruado de kapelo (kie estis iam la mezepoka templo) laboristo trovis skulptaĵon pri Dipatrino el osto. Poste la loko iĝis pilgrimejo. La bienestro akiris alian skulptaĵon el Loreto kaj metis ambaŭ skulptaĵojn en 1771 en preĝejon, kiu estis jam la pligrandigita kapelo. En 1912 la preĝejo denove pligrandiĝis. En 1933 apude monaĥinejo konstruiĝis. En 2008 Benedikto la 16-a donacis rangon baziliko al la preĝejo.
La plej grava kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto. Muzeo pri Maria-relikvoj estas apartenaĵo de la baziliko.
Fontoj
redakti- http://www.bucsujaras.hu/mariabesnyo/index.html
- http://www.freeweb.hu/veletek/52T-Templomok.Mo/ORSZAGOS.htm#bazilika Arkivigite je 2010-10-09 per la retarkivo Wayback Machine