Ilona Berzétey [berzEtei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berzétei Ilona estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Galaskó, ŝia geedziĝa plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Hegedűsné Berzétei Ilona.

Ilona Berzétey
Persona informo
Naskonomo Galaskó Ilona
Naskiĝo 1876
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 18-an de decembro 1962
en Hungario Máriabesnyő (Hungario)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Gyula Hegedűs Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ilona Berzétey [1] naskiĝis en 1876 (laŭ alia fonto la 3-an de majo 1874) en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de decembro 1962 en Máriabesnyő.

Biografio

redakti

Ilona Berzétey akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Zoltán Horváth (aktoro) en 1895, poste ŝi aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Ŝi edziniĝis en 1901 al Gyula Hegedűs, poste ŝi forlasis la scenejon. En 1931 ŝi vidviniĝis, poste ŝi vivtenis sin el vendado de tabakaĵoj. Escepte en 1934 ŝi estis videbla en malgranda teatro, poste ŝi vivis en Máriabesnyő. En la lastaj jaroj ŝi loĝis en domo de maljunaj geaktoroj.

Elektitaj teatraj roloj

redakti
  • Jenő Heltai:
    • A masamód - Kranz Klári
    • A Tündérlaki lányok - onklino Malvin
  • Georges Feydeau: Osztrigás Mici - S-ino Vidauban

Kinaj filmaj roloj

redakti
  • A táncz (1901) - dancistino
  • A víg özvegy (1912) - Nóra
  • A munkászubbony (1914) - S-ino Hornyai

Fontoj

redakti