Ilona

virina persona nomo

Ilona estas la hungara formo de Helena. La nomo Ilona aperis ankaŭ en aliaj lingvoj. La hungara nomo Ilona elformiĝis el la versio Jelena de la greka Helena estiĝinta en la slava. Helena estas nomo disvastiĝinta en tre multaj lingvoj, sed estas interese, ke transdonis la hungaroj, Helenan en Finnlandon.

Famaj nomportantojRedakti

"Ilona" en la finnaRedakti

Antti JALAVA (ALMBERG) hungaramika verkisto, ĵurnalisto, la lektoro pri la hungara en la universitato de Helsinki, estis eble la unua finno, kiu baptis - en 1878 - sian filinon Ilona. Cetere Ilona estas "klarigebla" etimologie en la finna: la signifo de la vorto ilo estas "ĝojo" kaj -na estas finaĵo de adverbo pri maniero kaj stato. Do, al la etoso de la nomo Ilona povis kontribui tio, ke la gepatroj povis pripensi, ilia filino estos ĝojo por ili.

Tion surmontras ankaŭ la finnaj faklibroj freŝdataj. Sed tion pripensis ankaŭ József Budenz (joĵef budenc), la fama kaj sprita lingvisto-profesoro pri la finna en la budapeŝta universitato, la baptopatro de Ilona JALAVA. Por la baptofesto li sendis keston da boteloj da vino de Tokaj, kaj li depeŝis al la gepatroj: "Olkoom aina ilonanne" (Ŝi estu ĉiam ĝojo al vi.) En sia libro, verkita pri la patro, Ilona JALAVA same skribas pri tio, kaj ŝi notas: "Olinpahan kerran ilona ieommilleni" (Tiel do, almenaŭ tiam, unufoje, mi estis ĝojo por miaj gepatroj.)

Ilona estas konfirmita nomo ekde 1908, ĝi rolas en la oficiala finna kalendaro. Al ĝia disvastiĝo kontribuis ankaŭ hungaraj kontaktoj. En 1908 oni signife renovigis la finnan baptonomaron. Ekzemple oni forlasis la neuzatan nomon Dionyius (Dionizo), kaj oni metis en ĝian lokon la Ilona-on. Dionizo estis en la helena mitologio la dio de vino kaj vinberoj, kaj li estis respektata ĉefe, ĉar li liberigis la homojn disde la zorgoj, li kunportis ĝojon en ilian vivon.

Statistiko pri baptonomoj, kiu primezuris la ŝtatanojn kun finna gepatra lingvo, vivantajn en 1965, kaj poste tiujn, kiuj naskiĝis poste ĝis 1981, do proksimume unu jarcenton da tempo (1880-1981) kunkalkulante 10,7 milionojn da nomoj, la nomon Ilona registris 12.794-foje. Plejparte kiel duan baptonomon oni donis ĝin, 997-foje kiel unuan baptonomon. Ĉe la finnoj ĝenerala estas la dono de dua nomo. Kiel unuan baptonomon plej altnombre oni ricevis ĝin inter 1910 kaj 1929, krome inter 1975 kaj 1981. Ĝi rolas inter la plej popularaj baptonomoj donitaj dualoke, nuntempe (1995) ĝi havis la 45-an lokon laŭ ofteco, inter 1920 kaj 1929 ĝi estis lokumita pli antaŭe, sur la 20-a loko.

Tiu ĉi parto venas el Debrecena Bulteno 1995.